Tiu-cxi diskutlisto estas de la Biciklista Esperantista Movado Internacia, kiu celas al Esperantistoj kiuj sxatas bicikli. Ni ankaux klopodas entuziasmigi biciklantojn lerni Esperanton.
Ni cxefe pridiskutas estontajn karavanojn. Ekzemple, en aprilo 2000 okazis karavano en Krimeo, Ukrainio al la renkontigxo AROMA-Jalta. Sxajnas ke karavanoj en iama Sovetio farigxas pli kaj pli popularaj, des pli cxar ankoraux malfacilas vojagxi sole tie.
Sed gxenerale, BEMI organizas karavanojn al la IJK. En 2001 estis du karavanoj al Strasburgo en Francio (Norda/Suda). En 2002 okazis 3 karavanojn: al IJF en Italio, al IJK en Brazilo kaj al IBIRE en Cxehxio.
En 2003 iuj homoj biciklis al IJK en Svedio.
En 2004 okazos denove pluraj karavanoj : unua al Kovrov en Rusio kaj dua en la Altaj Montaro, Siberio (tiu karavano estas limigita al spertuloj).
Ni nepre ne limigos nin nur al grupaj karavanoj, do se vi estas unusola vojagxema esperantista biciklanto, bonvolu rakonti pri viaj spertoj, cxu agrablaj cxu malagrablaj.
Ni tre gxojos se vi volas sendi viajn rakontajn pri biciklaj vojagxoj al tiu-cxi listo!
Krome, ni ankaux ekdiskutos terminaron por vojagxantaj biciklistoj.